Sapfo
ALKAJOS KAJ SAPFO


— Violbukla Sapfo, mielrideta,
sankta, diri al vi mi volus ion,
sed ĝin elparoli ne lasas al mi
sento de honto.

— Se noble belan diri deziras vi,
malbonon ne havante ĉe via lang',
ne kovrus hont' okulojn viajn,
kaj vi libere la penson dirus.